Logo

Domaine de La Ville Heleuc 

La ForgeLa piscine
Deutsch
Francais
English
.

La Forge CoeurLa ForgeLa Forge : la lito subtegmentaLa Forge: la veloLa Forge : la sidlokoLa Forge: la teretaĝa ĉambroLa Forge: la manĝejoLa Forge : la ŝlosilo

Palmarès 2010 de la Clef VerteLa Forge, "la forĝejo", kiun ni nomis pro multaj tie trovitaj hufoferoj, estas la iama ĉevalejo de la biendomo de La Ville Heleuc. Pro la centra lignohejtilo vi ĝuos agrablan hejmecan etoson, eĉ vintre, kiam malseketas ekstere. La saŭno ebligos kompletan malstreĉiĝon, eĉ post longaj promenadoj. La duŝakvon varmigas la suno. Tuj apude, sub la "Préau", troveblas ripozseĝoj, ĝardenmebloj kaj fajrejo por prepari rostaĵojn.

Bienvenus les bébés !La Forge  akceptas niajn gastojn jam de 1986, sed ĝi estis tute renovigita en 2008, kun kiel eble ekologiaj materialoj. Ĝi enhavas ĉion por familioj kun du beboj. Kun sia blu-blanka eno, la dometo reprezentas, kiel Bretonujo, ligon inter la tero kaj la maro. Ĝi estas aranĝita por 4 personoj, sed eblas aldoni futonon por unu aŭ du kromaj personoj. Supre troviĝas kolortelevidilo, radio, tuta serio de ludiloj, puzloj kaj libroj en la franca, germana, angla, bretona kaj Esperanto. 

La Forge: ena plano

Teretaĝe situas du duŝĉambroj, unu kun saŭno, masaĝa duŝo kaj lavmaŝino. La manĝejo invitas al agrabla sidado sub malnova ŝiplanterno. La kuirejo estas tute ekipita kun elektra forno, gasplatoj, fridujo kun frostujo, telerlavilo, kafmaŝino kaj mikroondilo, potoj, patoj kaj manĝilaro.


Por semajnfino, unu semajno aŭ pli, La Forge  atendas vin por malkovri Bretonujon alimaniere!

 Kosto por semajno Coeur                     Kosto por semajnfino Coeur
Monato Luprezo 2010                     2 personoj Kroma persono
07 & 08 490 € 2 noktoj 150 € 25 €
06 & 09 460 € Kroma nokto 75 € 12 €
10 - 05 390 €
Aldone Matenmanĝo 16 € 8 €
Elektro, akvo, gaso 40 € / semajno 
Fina purigado 40 €
Litotukoj  senpage